jueves, 18 de octubre de 2012


La 6an de oktobro 2012 je la 11:00a horo malfermiĝis la 54a Argentina Kongreso de Esperanto

La kongreso, kies temo "Esperanto kiel ponto al la paco, amikeco kaj evoluigo" allogis samideanojn el Argentino, Brazilo kaj eĉ italio, estis baze organizita de la loka Bonaera Esperanto Asocio kaj ricevis apogon de pluraj kunlaborantoj.

Niaj ceremoniaj majstrinoj, Romina Gayo Streinzer kaj Stephanie Cabovianco, brile enkondukis la programon.



Kun la ĉeesto de pli ol 50 partoprenantoj malfermis la kongreson Mabel Ojeda kaj Jorge Enrique Cabrera, prezidantino kaj sekretario de Argentina Esperanto Ligo.

Per bonvenigaj vortoj ili prezentis ĉi tiun eventon kiel aliajn venontajn (la argentinan regionan kongreson 2013), kadre de prepariga evento por la okazonta Universala Kongreso de esperanto en Argentino 2014.

Ĉi tiu evento, okazis en Casal de Catalunya, belega domego de moderna kaj novgotika stilo, konstruita antaux cent dudek ses jaroj en la kvartalo de San Pedro Telmo en Bonaero, ĉefurbo de Argentino.

Sed ne hazarde oni elektis ĉi tiun imponan konstruaĵon -kiu estas plej malnova "Casal" en la mondo, krom la kataluna, kiu enhavas la faman teatrejon Margarita Xirgu, ĉar ĝuste ĉi tie oni trovas spurojn el nia viva esperanta historio. Ekestis ĉi tie la plej granda asocio de esperanto, en la unuaj jaroj de la dudeka jarcento, fondita de katalunoj, pioniroj de nia lingvo en ĉi tiu lando.

Inter aliajn ni ricevis salutojn el hispanio, Kataluna Esperanto Asocio, kaj precize de tiu lando venis José Prat, kiu trovis en Buenos Aires kaj en "Casal  Catalá" sian neston kaj intelektan rifuĝon. Proksime de la Placo Dorrego, kerno de bonaera historio, oni povas imagi kiel ili nutriĝis de la muzika grupo "L'orfeo Catala", la biblioteko "Pompeu Fabra", sidejo de la loka Kataluna Asocio kaj de la monhelpa institucio "Montepio""

Kaj pri José Prat kaj lia intensa agado por la esperanta movado, parolis la nepinon, Patricia Prat, kiu venis, ankaŭ akompanata de la  el la argentina provinco de Cordoba, por transdoni al ni profundan esploron pri la vivo de sia avo.

Ĉi tiu esploro, bazita en valorindaj dokumentoj, malkaŝis al la aŭdantaro, figuron de pasia viro, plene dediĉita al siaj idealoj.

Ankaŭ oni devas mencii la konstantan kaj gravan taskon farita de Antonio Ferrer (Bibliotekisto de Bonaera Esperanto Asocio), en la kolekto de postsignoj por la kompletigado de nia esperanta historio.

Ni profitis la okazon por omaĝi al José Prat kaj ankaŭ, al Casal de Catalunya, kiel la unuan plej grandan esperantan asocion dum la unuaj jaroj de la lasta jarcento. (enhavante tiumomente 125 membrojn).

Kaj okaze de la centjariĝo de la esperantista eldonejo, ni alvokis al sinjoro Prezidanto de "Casal de Catalunya" Josep Puig, kiu ricevis faksimilon de la unua esperantista revuo, eldonita en la "Casal Catalá", por aldoni al la Biblioteko de la asocio.

Poste oni legis kelkajn ricevitajn salutojn de Amerika Komisiono de UEA (Rubén Teófilo Diaconu, reprezentanto), Brazila Esperanto Asocio (D-ro Lício de Almeida Castro, prezidanto), Esperanto Rondo el Mendozo (Roberto Sartor, Gabriel Santin), Saenzpenja Esperanto-Klubo (Berna Morzán, Alicia Aranda, Carlos Stacul, Rubén Diaconu), Grupo Kapelo de la Monto urbo, Kordovo (Calviño, Sara; Cappelletti, Guadalupe; Guerrero, Cristina; Gonzalez, Daniel; Lamartine, Patricia y Moreira, Ernesto Rubén), S-ro Probal Dasgupta, Prezidanto de Universala Esperanto Asocio, inter aliaj.

Je la fino de la malferma ceremonio, ĉiuj estis invititaj por ĝui fratecan interkonan tagmanĝon kaj kompreneble...tosti.

Kiam la partoprenantoj envenis en la salonegon, je la maldekstra flanko de la larĝa koridoro troviĝis libroserva budo, belegaj (kaj aĉeteblajn) T-ĉemizoj, kejloj, faksimiloj, ktp...dum trinkaĵojn kaj manĝaĵojn, pli antaŭen jam estis pretaj.

Ni ricevis viziton de Pradial Gutierrez (filo de Clara de Hess, fama argentina esperantistino) kiu emociigxis kaj estis intervjuita de Mabel Ojeda.



Je la post-tagmezo eventoj komenciĝis.

Je la mano de Jorge Montanari ni spektis sciencan prelegon pri Nanoteknologio kaj aplikoj en scienco, industrio kaj en nia ĉiutaga vivo.

D-ro Joao Silva dos Santos sperte, parolis al ni pri Homeopatio, ĉefaj diferencoj inter Alopatio kaj Homeopatio, pri la D-ro Samuel Hahnemann kaj 

La libro Organon de la arto kuraci, pri la leĝo de la Infinitezimaj, kaj pri multaj ege interesaj temoj kiuj malkovris al ni ampleksan kriterion pri kuracado, sanon kaj malsanon.

Post la kafopaŭzo kaj enkonduko de Jorge Enrique Cabrera en la rondajn tablojn kiel spaco de integriĝo,

kadre de la lasta Rezolucio de la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo - Vjetnamio:

"125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo

Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto, 2012, pli ol 800 partoprenantoj en la 97a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto.

Por homoj el ĉiuj landoj kaj vivofonoj, Esperanto proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.

Por mondo kie ankoraŭ abundas konfliktoj kaj maljustaĵoj, Esperanto proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.

Por internacia komunumo kiu klopodas realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto proponas kompletigan evoluvojon al tutmonda partnereco, en kiu kunlaboras ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj.
125 jarojn post sia apero, Esperanto estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto al amikeco, paco, kaj disvolviĝo – evoluo akcelata per la disvastiĝo de alia tutmonda komunikilo, Interreto. Tion oni vidas interalie per la ĉi-jara aldono de Esperanto kiel 64a lingvo en la ret-tradukilo de Google.

Ni invitas homojn el ĉiuj landoj utiligi kaj kunkonstrui tiun ponton, cele al pli justa kaj paca mondo, kie disfloras ĉiuj lingvoj kaj kulturoj."

Ĉiuj partoprenantoj estis dividitaj en tri grupoj kaj ĉiu grupo estis moderigita de gvidantoj (Stephanie Cabovianco, Ary Borensweig, Petra Smideliusz, Adrian Alejandro, Romina Gayo Streinzer kaj Jorge Cabrera)

La ĝenerala celo estis pripensigi.

La temo por la unua Ronda Tablo estis: Kio estas ponto?


Ĉu la ponto ligas malsimilajn kulturojn, esprim-nivelojn, mon-nivelojn, ktp.
Enkondukante la temon oni povis klarigi ke ponto estas dusenca aŭ mult-senca vorto.

Ĝi povas rilatiĝi vertikale kaj horizontale en la homaro.
La celo de la ronda tablo estis pripensi kiel integri la ĉeestantojn.

Jen kelkaj konsideroj: helpantaj anĝeloj, bazan vortaron, toleremo.
Post la unua ronda tablo kaj la kafopaŭzo Pablo León prezentis filmon.

Ĉi tiu dokumenta filmo pri Esperanto estis verkita de Sam Green, 
Oskar-premia nomumito, kiu elmontris spegulan bildon de la esperanta movado.
Post elmontro de la filmo, la ĉeestantoj  interŝanĝis komentojn kaj ideojn pri la
proponitaj temoj (fin-venkismo, celoj, viva lingvo).

Ĉiuj konsentis ke esperanto vivas tra ni mem.




Je la vespero, Petra Smideliusz brile prelegis en la aŭditorio pri TEJO kaj Alfredo Juan Valle, saĝe kaj profunde, parolis al ni pri Menso kaj Paco, enkondukante nin en la historio de la homa penso, de la antikveco ĝis Krishnamurti.

Post la kafopaŭzo ni envenis en la duan rondan tablon.

La temo: preskaŭ luda temo: konstrui grupe pontojn (6 grupoj).

La ĝenerala celo estis spertigi.

Unue ĉiuj desegnis surpapere kaj poste konstruis.

Cxiu grupo strebis por konstrui la plej belan, taŭgan kaj staripovan ponton, laŭ sia grupa kriterio.




Rimedoj: kartuno, vermiĉeloj, gluaĵo, fadeno...




La gajninta grupo, post voĉdonado (bone zorgita de Petra) estis premiita!

Poste ni vicigis la tablojn por ke la plej longa ponto fariĝis ununura ponto 
konstruita de ĉiuj.

Kion ni spertis?

Ĉiu grupo konstruis specialan kaj belan ponton. 
Altaj, pendaj, longaj, solidaj...cxiuj malsimilaj.

Estas temo por la tria ronda tablo!

Nova kafopaŭzo kaj la grupo "Pilko sen manumo" (Jorge Montanari) kaj                denove surprizis nin per sia amuzega prelego pri alternativaj sportoj.




Kaj je la fino Petra Smideliusz sperte kaj agrable, vere agrable montris al ni sekretojn de Hungara kuir-arto kaj, Ŝi ne sole eksplikis, Ŝi preparis tre bongustan hungaran supon, kaj ĉiuj...ĉiuj...plezure gustumis ĝin kaj...gustumadis!
Dankon Petra!!!

Fine, je la alveno de la tag-fermo, ni ĝuis belegan, veran, tre bon-stilan spektaklon de Tango-dancado
kiun sekvis partopreno de ĉeestantoj, entuziasmitaj por danci.

DIMANĈO 07/10/2012

Ni organizis rondan tablon por pritrakti la trian temon:

Kia estas nia ponto? Pri la konkreta ponto konstruita de ĉiu grupo.
La grupanoj insterŝanĝis ideojn kaj devis plenigi (individue) formularon pri sia sperto.

La celo estis pripensigi la grupanoj pri sia propra agado en la grupo, ĉu ili partoprenis aŭ nur spektis la agadon de aliaj membroj? ĉu ili konstruis ĉion tute solaj? ktp...

Spite ke ne estis malpermesite unuigi pontojn, nur du grupoj proponis tion.

Kiam ni vicigis la pontojn linie, estis rimarkebla afero konstati ke preskaŭ neniu el la pontoj, pro sia strukturo speciala, ebligis transiri de unu al la alia.

Konkludo de la kongreso :
La kongresanoj proponas:

1) la starigon de lingvaj rilatoj, ne nur horizontalaj sed ankaŭ inter tiuj kiuj staras je malsimilaj niveloj de Esperanta esprim-kapablo, kompreno kaj kono.

2) la trejnadon de instruantoj kapablaj por konstrui "pontojn" inter tiaj niveloj.



Post la ronda tablo, Petra Smidéliusz, la loka organizinto de la Tutmonda KER-ekzameno en Bonaero, Argentino, akompanata de honora gasto transdonis la ekzamenatestilojn al la sukcesintoj kadre de festeto dum la 54a Argentina Kongreso de Esperanto.



Leginte la raportojn pri la aliaj festoj ĉirkaŭ la mondo, Pablo León, loka aktivulo ekhavis la ideon sekvi la brilan ekzemplon de la limoĝanoj, kaj vestis sin kiel Doktoro Zamenhof por lude transdoni la atestilojn.

La 9 personoj, kiuj ĝoje transprenis siajn dokumentojn, konsideras sin pioniroj, ja ili estas la unuaj trapasintoj de la KER-ekzameno en Argentino.
Nivelo B1 (Antonio Ferrer, Mabel Ojeda, Agustina Passavanti)
Nivelo B2 (Marcelo Daniel Lucero)
Nivelo C1 (Adrián Alejandro, Stephanie Cabovianco, Pablo León, Romina Valeria Gayo Streinzer, Alcides Wentinck)
Ĉar jam pluraj personoj esprimis sian fortan deziron trapasi KER-ekzamenon, Bonaero certe aliĝos al la sekva Tutmonda Sesio en 2013.

- 71-a Asembleo AEL  7/10/2012

Post la Asembleo de Argentina Esperanto Ligo okazis kafopaŭso, ni fotis unu al la aliaj kaj ĉiuj prenis grupan fotaron,

Emocie ni kantis La Espero kaj ni ĉiuj spertis kortuŝan momenton...

Ni tostis kaj ...dancis rondan dancon. Ni ĉiuj ĝuis dancante belegan dancon, tre bone gvidita de Romina Gayo Streinzer. Dankon Romina!!!



Poste ni, bedaŭrinde devis adiaŭi al niaj karaj amikoj!